MFLT

L’horloge

La Horloĝo

СловаCharles Baudelaire
МузыкаLaurent Boutonnat
ПереводKálmán Kalocsay, Gaston Waringhien
Язык эсперанто
Перевод предоставлен milenia.ifrance.com/milenia

Horloĝ' ! Fatala dio, terura, senkompata !

Per fingro ĝi minacas: “Jen tempo por memor' !

Vibrante la Doloroj en via tima kor'

Sin plantos baldaŭ kiel en disko arkpafata ;

Jam la Plezur' vapora al horizonta fon'

Rifuĝas kiel silfo al postkulisa vando ;

Ĉiu momento ŝtelas peceton el la frando

Al homoj konsentita por tuta viv-sezon'.

La trimil-sescent-foje dum horo, la Sekundo

Flustretas : Rememoru ! Per insektvoĉa tint'

La Nuno jam parolas : Mi estas la Pasint'

Kaj vian vivon suĉas mia rostret' ĝis fundo.

Remember ! Rememoru, fusxul' ! Esto memor !

(Parolas ĉiujn lingvojn mia metala lango.)

Ĉiu minut', mortema stultulo, estas gango :

Ne pigru ĝin elmini por ĝia kaŝa or' !

Memoru, ke la Tempo, ludant' avida, prenos

Sen tromp', en ĉiu meto, la gajnon ! Jen fatal' !

Memoru ! Tago svenas ; densiĝas nokt-vual' ;

L'abism' soifas ĉiam; klepsidro tuj malplenos.

Baldaŭ la hor' sonoros, kiam la di' Hazard',

La Virt' majestas, via edzin' ĝis nun virgino,

La Pento mem (ho lasta gastejo ĉe l' vojfino !)

Alkrios : Mortu, olda poltrono, troas tard' !”

La Laguna: Stafeto, 1957. Paĝoj 188–189



© RuMoHoR 2001—2014