MFLT

Souviens-toi du jour…

Memoru la tagon…

LyricsMylène Farmer
MusicLaurent Boutonnat
TranslationDominik Cornice
Language esperanto
Translation origin milenia.ifrance.com/milenia/

Kiam vento ĉion disigis

Memoru

Kiam memoro forgesis

Memoru

Memoru ke eblas ĉion doni

Memoru ke eblas ĉion rompi

Kaj se estas Homo…

Se estas Homo

Parolu pri amo laŭvole

Pri amo laŭvole

Memoru ke eblas ĉion doni

Kiam oni volas, oni ariĝu

Memoru ke eblas ĉion rompi

Destinoj estas ligitaj

Kaj se estas Homo…

Se estas Homo

Parolu pri amo laŭvole

Pri amo laŭvole

Blovon apenaŭ elspiritan

Okuloj estas malsekaj

Kaj tiuj vizaĝoj alpremitaj

Dum minuto

Dum la eterneco

Manoj estas levitaj

Voĉoj obtuzaj

Kvazaŭ brakumon de l’mondo

Unusone

Al Homo, kiu ni estos…

Memoru ke mondo ŝanĝiĝis

Per bruo de paŝoj kiuj sonas

Memoru tagojn disreviĝintajn

Per mutaj destinoj

Kaj se estas Homo…

Se estas Homo

Parolu pri amo laŭvole

Pri amo laŭvole



© RuMoHoR 2001–2014