MFLT

Innamoramento

LyricsMylène Farmer
MusicLaurent Boutonnat
TranslationDominik Cornice
Language esperanto
Translation origin milenia.ifrance.com/milenia

Vi, kiu ne sciis min rekoni

Ignorante mian vivon, tiun monaĥejon,

Estas antaŭ mi pordo aperta

Al io ebla

Eĉ se mi devas ĉion rekomenci

Vi, kiu ne fidis mian solecon

Ignorante ties kriojn, ties angulojn.

Estas en mia koro, fadeno eta

Filamento de Luno

Kiu tie subtenas, diamanton erodatan…

Sed kiu amas

Mi ne elektis ĝin esti

Sed jen ĝi, “L'innamoramento”

Amo, morto, eble

Sed prokrasti tempon pro vorto

Ĉio dilatiĝas kaj cedas al ĉio

Kaj jen ĝi, “L'innamoramento”

Ĝia tuto imponas al ni

Finfine eble trovi reeĥon

Vi, kiu ne vidis trans

Mian memoron kun pordoj fermitaj

Mi subfosis trezorojn de l'pasinto

Vunditajn jarojn

Ĉu vi komprenas, ke mi devos fini

Mi, kiu ne plu rigardis ĉielon,

Estas antaŭ mi pordo aperta,

Sed nekonato vundis pliajn korojn

Kaj ties fratanimon

Oni esperas, atendas, eĉ fuĝas

Sed amas



© RuMoHoR 2001–2014