MFLT

Désenchantée

Disreviĝinta

LyricsMylène Farmer
MusicLaurent Boutonnat
TranslationDominik Cornice
Language esperanto
Translation origin milenia.ifrance.com/milenia

Naĝi en akvoj malklaraj

De morgaŭoj

Atendi tie finon

Ŝvebi en aero tro prema

De preskaŭ nenio

Al kiu etendi manon

Se mi falu de alte

Mia falo estu lanta

Mi nur trovis ripozon

En indiferento

Tamen, mi volus retrovi senkulpon

Sed nenio signifas, nenio taŭgas

Ĉio ĥaoso

Apude

Ĉiuj miaj idealoj: vortoj

Difektitaj…

Mi serĉas animon, kiu

Helpu al mi

Mi estas

El generacio disreviĝinta

Disreviĝinta

Kiu povus malhelpi

Ke mi ĉion aŭdu

Kiam racio disfalas

Al kiu sino dediĉiĝi

Kiu povas pretendi

Luli nin en sia ventro

Se morto estas mistero

Vivo neniom teneras

Se ĉielo havas inferon

Ĉielo ja atendu min

Diru,

En tiuj kontraŭaj ventoj kiel elturniĝi

Nenio plu signifas, nenio taŭgas.



© RuMoHoR 2001–2014