CaliforniaKaliforni'
Flughaveno, aerodrom' ĉiapreze foriri jen bluso, la tristeco la nepra elskribiĝo venu nokto sonu horo kaj mi mortas tra apati' kaj pezeco kie mi restas ŝanĝi vidpunkton, tra eliron kaj sendiĝi Amerikon seks-allogo, jen Sunset jen Marlboro ridetanta mia amo, mia mi, mi scias, ke ekzistas la varmo de l'forlaso estas kiel simfoni' estas sekse ĉiel' de Kaliforni' sub haŭt' Los-Anĝeles' en superdoz' tiel sekse spleno de kino-filmo en retro — mia viv' anamorfoziĝas mi havas ne identon, ja ideon pagi por aŭtovojo jen osmozo, sur la vojo de asfalto sub piedoj venu nokto, horzonŝanĝo min perturbas Los-Anĝelesa polic' min punas tio malgravas revvojaĝi, narkotiĝi sub la suno je tagmezo je la sesa, elĉerpita mi estas glaci' en akvo, melodi', mia amo, mia Wesson mia artifiko la varmo de l'pafilo estas kiel simfoni' estas sekse ĉiel' de Kaliforni' sub haŭt' Los-Anĝeles' en superdoz' tiel sekse spleno de kino-filmo en retro — mia viv' anamorfoziĝas Other translations of California. |
© RuMoHoR 2001–2014